Ne plu bezonatas fizikan lokon en centra Stokholmo por nia eta sveda movado. Jam plurfoje dum la lastaj 10-15 jaroj estraroj decidis fermi la oficejon, sed ĝis nun la decido ne estis aktualigita. Pro tio ni devas movi pliajn arkiveblajn/-endajn/-indajn aferojn ien.

Ni luos la oficejon en Vikingagatan 24 ĝis la 31an de Aŭgusto 2017 kaj sekve devas movi librojn, dokumentojn, gazetojn kaj diversajn objektojn al alia(j) loko(j) aŭ simple forĵeti aĵojn. Dum la printempo 2016 ni forvendis malnovajn librojn al membroj kaj aliaj interesitoj. Kaj la intereso kaj la enspezo estis pli granda ol anticipe. Tamen restas multe, kvankam pluraj titoloj ekzistas plurope. Se neniu volas ilin, ni simple devos forĵeti la ekstrajn kopiojn. Bonvolu kontakti Ulla Luin se vi interesiĝas pri (plia) aĉeto. Por trankviligi vin, ni jam forsendis skatolojn al Vieno kaj ni trarigardas la librojn por konservi la plej interesajn kopiojn.

Dum la vintro ni decidis serĉi eblan alternativan, ne tro kostan lokon por stoki la plej gravajn dokumentojn kaj librojn. Ĝi estu loko proksime al facilatingebla stacidomo ie meze inter Stokholmo kaj Gotenburgo, kie ni povos prilabori, skani kaj paki la aĵojn por longedaŭra stokado. Se vi havas proponon de iu loko, bonvolu kontakti la estraron de SEF.