Mi iris al la Esperanto-Muzeo de Vieno kaj poste al Slovakio por seminarii pri arkivado. Plej ofte mi laboras tute sola, do estis inspire, amuze kaj entuziasmige renkonti aliajn kiuj ankaŭ laboras pri samecaj aferoj kaj batalas kun la samaj demandoj kaj decidoj. Babilante kaj prelegante, eble mi povis helpi al iu. Plejparte mi aŭskultis diversajn prelegojn kaj mem lernis novajn aferojn.

Interalie la novaj spertoj iris al reesplorado pri miaj projektaj rutinoj. Hejmenreveninte mi plurtage testadis, kaj eltrovis ke mi plejparte decidis ĝuste, sed pri du unuopaj partoj ne. Tiujn mi nun korektis. Troviĝas raportoj pri la vojaĝo kaj pri la esplorado ĉi tie en la stokejo.

La muzeo en Vieno estis interesa. Malgranda, sed ili sukcesis kapti erojn de la eco de Esperanto. Ankaŭ troviĝas eroj de aliaj planlingvoj kaj estis amuze povi aŭskulti ekzemple idon. Mi foje legis mallongajn tekstojn, sed mi povas konstati ke ĝi sonas kiel iaspeca itala. Eble tio estis unu el la kialoj de la kompara sukceso de la internacia super ido. Esperanto havas propran econ.

Ne eblas viziti la planlingvan bibliotekon mem. Kelkaj, kaj daŭre pliaj eroj, estas skanitaj. Tiujn oni povas legi enrete, sed la plejmulto ankoraŭ ne. Tiujn librojn oni devas vojaĝi al Vieno por peti kaj rigardi. Mi konstatis ke ili havas la gazeton de SEF, La Espero, inter la jaroj 1913 ĝis 2003, sed ne en legebla formo. Tio fortigis mian ideon skani la gazetojn, ĉar dum novembro ni trovis stakon da skatoloj en la Esperanto-Doma kelo. Tio vere indus ĉar la gazeto supozeble montras la pinton de la glacia monto de agado en la movado.

Eble vi demandas vin kial mi iris al Vieno se mi irus al Slovakio. Nu, flugbiletoj estas multe pli malmultekostaj al Vieno ol al Bratislavo. Due, Vieno situas tuj apud la bordo al Slovakio, kaj la vilaĝo kie okazis la seminario situas tuj apud la bordo de Aŭstrio. Fakte, la distanco inter Vieno kaj Modra-Harmónia same longas kiel la distanco inter mia hejm kaj la laborejo en Esperanto-Gården. Kiam oni kutimas al ‘arbarsvedaj’ distancoj, la proksimeco de aferoj pli sude estas mirinda.