La Kelo havas du ĝeneralajn partojn - la Arkivo kaj la Biblioteko.

LA ARKIVO

Ĉi tie troviĝas skanitaj dokumentoj de arkivigitaj skatoloj, ĉefe de SEF. Ĉiu grupo kiu volas aliĝi povas, sed ni antaŭvidas ke la plej granda parto apartenas al SEF aŭ ties kluboj.

Vi povas ĉirkaŭiri por trovi kaj serĉi unuopajn dokumentojn. Eblas serĉi laŭvorte aŭ laŭkategorie. En la liva flanko troviĝas filtroj por diversaj dokumentaj trajtoj. En la dekstra flankmenuo troviĝas listo de kategorioj kiuj spegulas la dokumentajn tipojn. La ĝenerala regulo de la kategorioj estas ke dokumento troveblu en ĉiu gepatra kategorio. Tio signifas ke ĉiu dokumento estu en la listo kiam vi alklakas la ĉefmenuan eron "Arkivo". Se vi elektas en la kategoria listo, ekz. Protokoloj, vi vidas en la listo ĉiuj eroj kiuj apartenas al la kategorio Protokoloj kaj ĉiu el ties subkategorioj.

LA BIBLIOTEKO

SEF havas amase da libroj, plejparte malnovaj. Ili ĉefe troviĝas en la kelo de Esperanto-Gården kaj malmultaj scias pri ĝia ekzisto. Ĝis nun la plejparto kuŝas trankvile en skatoloj, atendantaj prizorgon kaj katalogadon.

Ĝis nun ni nur eksperimentis kiel entajpi librojn al la Biblioteko. Tio ne estas la ĉefa tasko dum la arkiva projekto, sed sekva tasko se la laboro pri la arkivo finiĝos antaŭ ol la findato de la projekto.