Dum la arkiva seminario KAEST en Slovakio 2015 ofte ripetiĝis diskutoj pri manko de scioj. Jan Niemann el Danio proponis ke ni kunlaboru inter arkivantoj, por produkti iaspecan manlibron kiun povus uzi ĉiu interesito.

Post la seminario kelkaj el ni ricevis retmesaĝon pri la afero. Mi konstatis, kiel ĉiam, ke retpoŝto estas ege malefika kaj konfuza maniero prilabori tian aferon. La diskuto disiĝos en multaj diversaj temoj kaj aldoniĝos kaj foriros individuoj dum la laboro. Tial mi oferis lokon en la Diskutejo (en EsperantoSverige kies membroparto baldaŭ nomiĝos Intere.se). Nun troviĝas forumo por internacia arkiva kunlaboro. Interesitoj bonvenaj.