La laboro trovi ĉiun svedan Esperantiston komenciĝis jam en 1941 kiam SEF alvokis siajn membrojn ke ili volis fari Tutlandan matrikulon de ĉiu esperantisto, malgraŭ ĉu tiu individuo estis-estas-estos membro de SEF. Eblas legi la alvokon en La Espero n-ro 4 en 1941.

La rezulto estis prezentita en 1944 kaj ni havas tri partojn. Unue estas du paĝoj (n-ro 2-3) de iu matrikulo, due troviĝas listo de SEF-membroj. Tiu konsistas el 14 paĝoj plenplenaj de nomoj. La tria aktujo estas la Tutlanda matrikulo en 50 paĝoj. Ne estas menciite ĉu ĝi enhavas, aŭ ne, la nomojn de jamaj membroj. Eble scivolemulo povus esplori pri tio.

En la parlamenta propono de Carl Lindhagen en 1936, estas menciite ke jam 60 000 svedoj lernis Esperanton, kvankam nur eta ono membras en SEF, nome 1 500 personoj. Inter la dokumentoj lige al la 26a Universala Kongreso en Stokholmo en 1934, troviĝas nomlistoj de unuopuloj kiuj studas. La nombroj estas inter 34-35 mil.

Tio nature starigas la demandon - ĉu la celo estas havi kiom eble plej multe da membroj en SEF, aŭ ĉu la celo estas informi kaj instigi lernadon de la lingvo? Kaj kiel ni mezuras nian sukceson?