Malnovaj dokumentoj estas minacataj de pluraj aferoj. Interalie metalaj objektoj por kunligi paperojn. Ili povas detrui la paperon kiam ili aĝas kaj

detruiĝas.

Por teni la dokumentoj en aktujo kune, kvankam oni forigas la metalan bindilon, oni povas uzi falditan paperon. Tion mi faris, sed unu tagon iu demandis "Sed ĉu la papero estas senacida?". Mi tute ne sciis. Acido povas inter alie aĝigi kaj malheligi dokumentojn.

Antaŭ kelkaj tagoj mi tial alvokis la entreprenon kiu produktis la uzatan paperon, Stora Enso en Falun. Mi tuj povis paroli kun afabla teknikistino kiu interesite diris ke ŝi fakte ne sciis mem. Sed ŝi volonte esplorus la aferon kaj revokus min. Bone, mi diris, sed pensis ke, nu, kiom ofte oni ne aŭdas tiun frazon: "mi revenos al vi per respondo". Sed fakte, post horon ŝi telefonis kaj povis raporti ke la papero estas senacida, kaj ke la plejmulto de la paperoj el Stora Enso estas.

Dankeme mi konstatis ke mi ne devas trovi specialan paperon kaj refari parton de la jama laboro.