Hodiaŭ estas la oficiala lasta tago de la projekto. Estas vendrede la 27an de Marto 2015. La projekto oficiale finiĝas la 30an de Marto, sed restas al mi unu libera tago. Malgraŭ tio, mi verŝajne foruzos la semajnfinon

pakante, purigante kaj finiĝante tiun unuan parton. Mia espero estas ke la kluboj povas skani siajn gravajn dokumentojn kaj enmeti en la Kelon, same kiel mi esperas ke SEF povas komenci enmeti pli modernajn dokumentojn ĉi tie, antaŭ ili perdiĝas.

La 36 skatoloj fariĝis 30 tekoj

Teko estas ujo portebla, sed sen tenilo. Eblas porti ĝin sub brako. Ofte teko estas el ledo, sed niaj tekoj estas el papero. Ili estas el la speco kiun ŝatas la publikaj arkivoj, al kiuj ni plej verŝajne venigos nian arkivon.

El la "36 originalaj skatoloj", malnovaj kaj foje aĉaj bananaj kartonoj, restas malmulte. Ĉar tiuj malnovaj ujoj estas malpuraj kaj foje detruitaj en iu senco, ni aĉetis novajn, pli malgrandajn skatolojn de IKEA, nomataj Pappis. Ili estas multe pli facile trakteblaj, kvankam ni ne certas pli la acideco. Ĉar ni ĉefe bezonas ilin por transporti la aferojn, ne stoki ilin, ni decidis ke tio ne gravas.

Ankoraŭ restas pluraj originalaj ujoj kaj tiujn ni devas repaki kaj trakti iamaniere. Ni ankoraŭ ne decidis pri la estonta prilaboro de la postlasaĵoj, sed ni scias ke ni ne havas senliman spacon por stoki aferojn.

 

La dokumenta arkivo

La 30 unuaj tekoj, do numeroj 1 ĝis 30 en la Kelo, enhavas aktojn kaj aktujojn kiuj antaŭe estis parto de la "36 skatoloj", dum kelkaj jaroj taksataj kiel La arkivo de SEF. Dum la laboro eltroviĝis ke tio ne veras, sed ke la plimulto el la materialo ne estas dokumentoj, sed plej multe konsistas el:

  • eksterlandaj gazetoj (por kiuj SEF havas neniun specifan respondecon)
  • libroj, dokumentoj kaj gazetoj pri laboristaj aferoj (por kiuj SEF havas neniun specifan respondecon)
  • libroj pri planlingvoj, ĉefe ido (por kiuj SEF havas neniun specifan respondecon)
  • diversaj libroj en Esperanto (por kiuj SEF plejparte havas neniun specifan respondecon)

Fine de la projekta jaro, mi povas konstati ke la dokumentoj kiujn ni volis prilabori, ne troviĝis ĉi tie. Taŭgus nur 3-4 originalaj skatoloj por la reala arkivo. Dum la vintro ni komprenis ke la antaŭa arkivo de EsperantoCentro en Brunnsgatan, de kie SEF translokiĝis meze de la 1990-aj jaroj, estis transportita al publika arkivo, sed neniu vere scias (aŭ volas rakonti) pri kio temas. Laŭ onidiro temas pri "dekkvar bretaj metroj" kie verŝajne kaj espereble la originaloj de pluraj nun skanitaj dokumentoj estas.

Ne-SEFaĵoj fordonataj

El la trovaĵoj ni fordonis kelkajn aferojn. Unu teko ni sendis al UEA. Ĝi estis "Oficiala filio de UEA 1934-36" enhavante dokumentojn de kaj pri UEA, kiam Ernfrid Malmgren estis prezidanto de UEA. Nenio en tiu teko rilatas al la sveda movado, do ni redonis ĝin al UEA.

Ni ankaŭ trovis aron da libroj, gazetoj kaj dokumentoj rilataj al SLEA, la Sveda Laborista Esperanto Asocio. Tiujn ni povis repaki en pli malgrandaj skatoloj kaj sendi al la SLEA-anoj. Temas pri naŭ (repakitaj) skatoloj. 

Al la Esperanto-biblioteko en Vieno ni forsendis almenaŭ kvaronon el la planlingvaj libroj, ĉar ili ne jam havis tiujn, kaj ni pensas ke ili pli multe utilas tie ol en malseka kelo en Svedio. Pri la resto ni jam ne decidis, sed vere ne estas la tasko de SEF prizorgi ilin.

La eksterlandajn gazetojn ni plej verŝajne fordonos, sed ĝis nun ne pritraktis.

La estonto, post la oficiala projekto

Mi timas ke mi fariĝis nova Arkiva onklino sed provos forpeli tian titolon. Malnovaĵoj ne estas mia ĉefa ŝatokupo, kvankam mi pensas ke ili estas gravaj por kompreni la nunon kaj povi plani la estontecon. Mia cerbo pli volonte okupas pri ŝanĝoj kaj reformigo de la nuno kaj estonto. Tamen, mi decidis ke mi volas daŭrigi la skanadon kaj publikigadon de la membrogazeto La Espero. Ĝi naskiĝis en 1906 kaj ankoraŭ estas eldonata. Mi supozas ke la membrogazeto estas la pinto, la videbla parto de la glacia monto, de la movada esprimo de sia propra laboro kaj agado. Atingebleco al La Espero dum la jaroj, utilus por ĉiuj membroj.