Formato de datoj malsamas inter diversaj landoj. Tio starigas problemojn en nuntempo, sed mi ankaŭ antaŭvidas ke la materialo estos legita post

dekoj da jaroj. Kiu scias ĉu la formato ŝanĝiĝos?

Se mi uzus la normalan stilon por sveda dato, ekz. 14-03-05, oni vere ne scias kio estas kio. Sufiĉe frue mi venis al la konkludo ke estus inde uzi ege klaran, sed mallongan, stilon. Pro tio vi vidas ekzemple 22aug1945 kaj similaj informoj en la nomoj de dokumentoj. Se mi skribus la unuan daton laŭ tiu formato, ĝi estus 5mar2014. Ja ege pli facile divenebla de iu ajn tutmonde, ĉu ne?

La monataj mallongigoj estas svedlingvaj, ĉar ili tute kongruas kun la esplingvaj, krom Aŭgusto. Sed pro komputilaj kaj signokodaj kialoj, mi certe uzus "Aug" ankaŭ por esplingva versio. Nun la nura indiko ke tempas pri svedlingva dato estas ke ĝi komenciĝas per minusklo, dum la Esperantaj monatoj oni skribas per komenca majusklo.