Aŭtune 1932 la nacia radia servo "Radiotjänst AB" kontaktis la esperantofedercion SEF por peti ilian partoprenon en serio da prelegoj kaj fina granda diskuto pri la "Mondlingva demando". Pro spertoj de aliaj, ili unue neis la inviton, sed Radiotjänst pli urĝe

petis ilin denove, kaj SEF decidis jes. La demando estis multe pridiskutata. La tiama Unuiĝintaj Nacioj - NF - eĉ havis diskuton ĉu akcepti Esperanton por oficiale subteni ĝin. La onidiro estas ke la francoj blokis la decidon, ĉar la franca estu la internacia lingvo, sed mi trovis neniun noticon pri tio ĉi tie.

La granda skemo de la radiodiskuto estis ke subtenantoj de la helplingvoj Esperanto, Ido, Novial, Occidental kaj Anglic povu rakonti al la publiko pri kial ilia solvo estus la plej taŭga kaj konvena por ĉiuj. Oni povas diveni, el la materialo kiu ne estas tute plena, ke la emocioj rapide ekflaris. Antaŭa esperantisto (laŭ mia kompreno kaj memoro) Per Ahlberg, kiu redaktis la revuon "Svensk Världsspråkstidning" kiu nur temis pri Ido, almenaŭ unue, ĝis Ahlberg difektis kaj komencis subteni Novialon anstataŭ, tiom fie esprimis siajn opiniojn ke li simple ne rajtis partopreni la elsendojn. Pro hastaj rimarkoj oni povas vidi ke troviĝis ideo - verŝajne de Radiotjänst - ke la diskutuloj povus interkonsenti pri iu Blua Libro kaj kunmetu siajn lingvojn al unu nova por kune subteni kaj solvi la problemon.

Por la Esperanta flanko profesoro Björn Collinder kaj rektoro Sam Jansson estis preleg- kaj diskutantoj. Inter la aliaj noteblas profesoro Otto Jespersen el Danio kaj iu profesoro Zachrisson kiu subtenis Anglic. Pluraj leteroj de Collinder al Malmgren restas, kaj ili baldaŭ publikiĝos ĉi tie. Bedaŭrinde ni ne havas la respondojn de Malmgren (supozeble) ĉar kopioj ne troviĝas en la materialo.

Du tutaj dosierujoj kun ofte samspeca materialo troviĝas, kaj ili nun loĝas en la sama teko en du ĉefaj aktujoj. Ĉiuj partoprenantoj ricevis la parolojn de la aliaj por bone povi prepari sin, kaj ankaŭ troviĝas indikoj ke la estro de Radiotjänst admonis la prelegantojn uzi pli afablan lingvaĵon. La versioj estas disaj en la aktujoj, sed ŝajne la aferoj meritus pli da fosado kaj prilaborado. Eble unu el tiuj studentoj kiuj ofte kontaktas nin ĉar ili volas skribi pri Esperanto kadre de lerneja projekto, povus fari ion pli detalan en tiu ĉi kampo?

La radiosendado estis rekta kaj okazis ĵaŭde la 30an de Marto 1933, inter la 8a ĝis 11:35 kun duonhora paŭzo. Mi havas neniun konon pri kiom da individuoj fakte aŭskultis la aferon, sed eble la nuna entrepreno Sveriges Radio ie stokas informojn pri tio.