Ulla vokis min antaŭ du semajnoj kaj menciis ke ŝi trovis enhavoliston por la SEFa arkivo. Tio ja povus esti utila, do ŝi sendis ĝin al mi. Mi antaŭvidis amase da informoj ĉar temis pri dudek paperoj, sed nur temis pri paperaro kun etaj (foje ege etaj) priskriboj de la enhavo en la 36 skatoloj kiujn mi jam traserĉis kaj pritraktis. Se mi nur havus la liston dekomence... Sed pli bone nun ol neniam. Eble...

Dum la lastaj tagoj mi faris la tri jenajn aferojn; provis retrovi "la fadenon" kie mi haltis antaŭ la trisemajna ferio, pripensis kiel uzi la liston de Ulla kaj komencis kontroli kiom mi jam faris komparante la liston kun la Kelo. Skribante tiun ĉi mi estas meze en la dua kaj tria tasko. Vi povas legi sub la menuo "36 skatoloj" pri miaj decidoj kaj planoj.

Povas ŝajni simpla tasko kontroli la rezulton per la listo, sed la enhavo de la skatoloj kaj la enhavo laŭ la listo estas ne tute sinonimaj. "Diversaj matrikloj" en la listo verŝajne estas la klubaj matrikuloj de la jaroj 1942, -43 kaj -44. Plej verŝajne al tiu ero ankaŭ apartenas la Tutlanda registriĝo. Aliaj eroj estas perkome disigitaj kaj mi ne scias ĉu ili apartenas al la sama aktujo aŭ ĉu estas diversaj aktujoj, kaj, ĉar la dokumentoj malofte nomiĝas ekzakte kiel nomataj en la listo, mi ne povas tute certi. Tamen, en unu kazo la listo helpis. Matrikulo por abonantoj de La Espero por la jaro 1925. Mi memoras la dokumenton kaj mi certas ke mi skanis ĝin. Mankis mencio de la jaro en la dokumento, sed nun mi ne povas retrovi la dosieron. Ĉar mi ne donis jaron al ĝi, eble ĝi ne videblas en la filtroj... hm...

Laŭ mia kompreno mi baldaŭ finos la plej gravan parton, nome skani la plej gravajn dokumentojn. Poste mi esploros ĉu indas skani La Esperon. Troviĝas kelkaj eroj de la unuaj jaroj kaj tutaj jareldonoj de 1981-89. Supozeble kelkaj aliaj en la skatoloj nomataj "Diversaj gazetoj". Ankoraŭ troviĝas skatoloj en la kelo de E-G, sed mi ne certas kiuj el ili povas enhavi SEF-dokumentojn. Laŭ onidiro iu (Ulla?) pakis sep skatolojn antaŭ pluraj jaroj kaj sendis al iu oficiala arkivejo, sed ni ne povas trovi materialon de "SEF" en la landa arkivo. Ankaŭ estus prudente peti klubojn sendi malnovan materialon se ili ne scias kiel trakti ĝin. Aŭ - prefere por mi - ke klubanoj volas mem skani kaj aldoni la dosierojn al nia elektronika Kelo.

Pri unu afero mi tamen certas. La skatoloj kun libroj, gazetoj ktp pri kaj en ido (ĝenerale) kaj aliaj planlingvoj kiel novial kaj occidental... vere, ĉu estas la respondeco de la esperantomovado prizorgi kaj arkivi ilin? Kion vi pensas?