Preskaŭ ĉiu skatolo estas pakita per, kiel mi antaŭe notis, ŝnuron kun komplika nodo. Post sukcesa preterpaso de la nodo, la "enrompo" en la skatolon tamen ne estas preta. Ofte la skatolo enhavas grandan, nigran, plastan sakon. Kun dua nodo...

Ĝuste tio estis la kazo de skatolo XXII. En la nigra plasta sako estis aliaj plastaj saketoj, kun libroj. Ĉu ne la skatolo enhavu gazetojn?!

Jes, sed binditaj gazetoj. Ili vere penis por protekti kaj konservi la presaĵojn, tiel ke ili preparis librojn el ili. Nekredeble por ni en la nuna tempo kiam skribaĵo aŭ artikolo estas freŝa varo kvazaŭ lakto. 

La malhelverda, plej supra libro estas Oomoto de 1925 kaj la flavaj de la 50aj jaroj. La plej suba estas La Ponto, la gazeto de la germana movado kaj la resto ŝajne estas SAT-rilataj aferoj. Ĉu iu interesiĝas plu?

Mi komencis legeti la unuajn paĝojn de la "Herezulo". Temas pri herezo kontraŭ la sovetunia versio de komunismo. La lingvo estas vigla kaj entuziasmiga, kaj la historio ricevas freŝan senton. Tio estas ofta afero legante Esperantajn verkojn - la lingvo ne ŝanĝiĝis kaj tial ne en si mem estas baro kiu kontraŭas komprenon de la skribe parolata.

Laŭ mia kompreno, nur la Norda Prismo estas vere interese konservi por ni en la sveda movado. Ĉu iu interesiĝas pri la aliaj libroj/gazetoj?