Unuavicaj fontoj kaj enhavo en la arkivo

Unue, vi devas kompreni ke la Kelo nur enhavas etan parton de la dokumentoj de la movado. Multaj skatoloj jam atingis la oficialajn arkivejojn en Svedio kaj ni nur scias pri kelkaj el ili. Aliaj, ni lernis, estis arkivigitaj sed respondeculo pruntis la skatolojn kaj mortis. La posteuloj ne komprenis pri kio temas sed forĵetis aŭ bruligis la dokumentojn. En multaj kluboj unuopuloj gardis kaj gardas la malnovajn dokumentojn kaj ne scias kion fari al ili. En pluraj kazoj ni lernis ke sekretarioj kaj aliaj funkciuloj mortis kaj la klubanoj ne sufiĉe rapide reagis. Sekve la dokumentoj estis forĵetitaj aŭ bruligitaj de la posteuloj kaj heredantoj.

Vi povas helpi!

Se vi scias pri klubaj arkivoj, atentigu nin pri tio kaj kiom eble plej rapide parolu kun la respondeculoj. La dokumentoj estu transportotaj al lokaj arkivoj en komunumoj aŭ regionoj, depende de la tipo. Por kluboj kiuj ankoraŭ havas viglajn aktivulojn, eblas skani dokumentojn antaŭ ol doni al la lokaj arkivoj. Tiuj skanitaj dosieroj vi povas alŝuti al tiu ĉi digitala arkivo, la Kelo.

Estas nepre kompreni sian historion por ne refari la samajn stultaĵojn. Estas ankaŭ nepre gardi la malnovajn dokumentojn por povi kompreni kaj esplori pri okazoj historie. La plej bona fonto de historiaj faktoj estas la "unuavica" fonto, nome la originala dokumento pri io. Se ni ne zorgas pri nia historio, neniu alia faros tion por ni.

La kampo "serĉi..."

Plej supre kaj dekstre troviĝas ĝenerala serĉkampo por la tuta retejo Kelo. Per tiu ĉi serĉilo vi povas serĉi la artikolojn ekster Arkivo kaj Biblioteko, do la artikoloj sub Mesaĝoj kaj la aliaj artikolaj paĝoj. "serĉi..." tute ne serĉas ene de Arkivo aŭ Biblioteko, ĉar tio estas aparta servo ĉar ni ne volas serĉrezultojn de artikoloj serĉante la Arkivon.

"Arkiva & biblioteka serĉilo"

Tio estas la funkcio por serĉi ene de la Arkivo kaj Biblioteko mem. Entajpu vorto(j)n en la kampo kaj serĉu ĉu iu dokumento havas la informojn en sia priskribo. Bedaŭrinde ne eblas skani tiel ke la tekstoj en si mem estas serĉeblaj. Por tio ni bezonus multe pli bonan teknikan oficejon kaj pli da laborantoj. Ĉefe vi povas serĉi vortojn en titoloj, priskriboj kaj kategoriaj nomoj.

Arkiva filtro

En la plej liva flankemenuo estas grupigoj de diversaj trajtoj, ekz Jardekoj, Tekoj kaj skanaj gradoj. Per alklako al iu el la filtraj kategorioj, vi ricevas liston de ĝuste tiu filtra grupo. Ĝi ankaŭ funkcias tiel, ke ĝi montras kiom troviĝas se vi jam elektis specifan produktanton (organizon). Se vi alklakas iun tekon en la filtra listo, vi vidos ĉiun dokumenton en tiu teko en la centra listo de dokumentoj.

En la meza parto ankaŭ troviĝas kadro kun kelkaj fallistaj eblecoj. Ĉi tie eblas elekti kategorion, produktanton aŭ serĉi vortojn.

En la dekstra flankmenuo troviĝas la Kategorioj de la Arkivo. En freŝa paĝo nur la supraj eroj de subkategorioj videblas. Se vi alklakas ekz. Protokoloj, la subkategorioj de tiu subkategorio ekvidablas.

Sube je la dekstro troviĝas la specifa "Arkiva & biblioteka serĉilo" kio estas la sama ilo kiel en la centra kadro.

Biblioteka filtro

Dum la verkado de tiu ĉi artikolo ĝi ne ekzistas, sed se vi povas vidi ion ajn live en la Biblioteko-paĝo, ĝi funkcias same kiel la Arkiva filtro.

Skanitaj dokumentoj

Ne ĉiuj dokumentoj en la skatoloj estis skanitaj. Ni nur skanis la dokumentojn protokoloj, matrikuloj, agado kaj leteroj. Se la materialo apartenas al alia organizo ol SEF kaj ties kluboj aŭ idaj organizoj, ni katalogis tion kaj entajpis la eron en la arkivo, sed ne aldonis skanitan (almenaŭ ne tute skanitan) dokumenton. Tiel onta esploristo povas almenaŭ scii kie troviĝas dokumentoj kiuj estos serĉeblaj en oficiala arkivo.

Ĉiu dokumento apartenas al Teko, kio estas la malgranda skatolo en kiu ni metos ĉiun dokumenton. Foje dokumentoj ankaŭ apartenas al Aktujo. Tio estas faldita papero por grupigi dokumentoj ene de teko.

Arkivaj kategorioj

La kategorioj estis elektataj por speguli la enhavon en la materialo. Ĉiu dokumento apartenas al kategorio kaj ĉiu gepatra kategorio super tiu.

Kelkaj dokumentoj ankaŭ apartenas al aldonaj kategorioj. Ekz. letero povas esti protokola aldonaĵo. La dokumento estas unuavice Letero. La sendinto ne sciis ke la letero fariĝus parto de protokolo, do la dokumento ne ĉefe estas protokola aldono, sed duavice. Tiel kaj tial vi povas trovi dokumentojn en pluraj lokoj serĉante per la kategoria ilo.