En la fizika dosierujo troviĝas inter alie:
Diversaj memoraĵoj kaj interesaĵoj pri la kongreso.
Eltondaĵoj el eksterlandaj gazetoj pri la kongreso
Kongresaj glumarkoj
Varbaĵo por Dagens Nyheter kiu skribis pri mondaj novaĵoj en Esperanto ĉiutage dum la kongreso.
Dokumentoj kun subskriboj de la famuloj kiuj akceptis la honoron fariĝi parto de la Honora komitato. Cetere, la honora prezidanto estis princo Carl, kaj inter la famuloj en la komitato oni povas rekoni Per Albin Hansson kaj Selma Lagerlöf.