Doni bonan nomon al io povas esti simple, sed ni jam konsiderinte diskutis kiel nomi diversajn ujojn en la arkivo.

Dokumento estas "akto", do la loko de pluraj, foje similaj, aktoj estas "aktujo". Mi ŝatas mallongajn nomojn. Live vi povas vidi aktujon. Vi vidas falditan A3-paperon kun enhava noto kaj la ne tute kaŝitaj helbrunaj aferoj estas aktoj tro grandaj por modernaj oficejaj helpiloj.

En la Kelo mi provis fari tiel ke ĉiu dosiero estas unu akto. Mi ja volas ke vi povu retrovi aferojn en iu tenebla nivelo. Ne eblas kopii tutan aktujon kaj nomi ĝin "SEF-kongreso 1944" ĉar tiu nomo vere ne diras ion pri la enhavo. La ebleco retrovi dokumentojn estas centra por la laboro.

Por helpi vin en la serĉo de specifa dokumento, mi kreis aron da kategorioj. Ekzempoj estas Protokoloj, Matrikuloj, Raportoj ktp. Je la unua alvido, oni povus kredi ke la decido pri al kiu kategorio apartenas dokumento povus esti simple, sed troviĝas distingo inter dokumenta tipo kaj dokumenta aparteno. Ekzemple oni povas diri ke matrikulo estas matrikulo, sed kiam temas pri kongresa matrikulo, ĉu la dokumento ne unuavice estas kongresa dokumento, ne matrikulo? Dank' al la diino oni povas meti dosieron en pluraj kategorioj. Tial vi fojfoje povas trovi la saman aferon en diversaj kategorioj. Mia ĝenerala regulo tamen estas meti la dokumenton en la "unuavica kategorio".

Cetere, "dosiero" ne temas pri papero, sed pri la elektronika versio. Eble vi jam komencas kompreni en kiu direkto iras tiu ĉi rakonto... Suden, ĝenerale.

La paperajn dokumentojn mi metas en "tekoj" laŭ ilia aparteno kaj dekomenca arigo.

Foje dokumentoj situas en stranga loko, sed la ĝenerala regulo estas ke mi ne movu ion. Tamen, mi devas disigi kelkajn aktujojn ĉar la enhavo finfine iru al diversaj lokoj.

Foje mi trovas dosierojn en strangaj lokoj. Temas pri miskonservado en la komputilo. Tiam mi devas traserĉi aktujojn por trovi la originalon por scii en kiu teko meti la dosieron. La papero, kiun ni movos al iu fora komunuma aŭ regiona arkivo ie en Svedio, ja devas troviĝi en la korekta aktujo en la elektronika arkivo. Alikaze regos tuta ĥaoso. 

Ne ĉiuj ujoj samgrandas. La grandecoj de la tekoj estas diversaj ĉar la intaj grandecoj de dokumentaj paperoj malsimilas al la nuntempaj standardigitaj papergrandecoj. Bedaŭrinde ni aĉetis tro malmultaj el la pli granda variaĵo.

Kelkaj aktoj eĉ estas tro grandaj por vivi en granda teko. Ekzemple iama kasisto de SEF uzis grandegajn kaslibrojn. Ilin mi trovis en uja tipo kiu ĝis nun ne havas nomon - "banana skatolo" oni verŝajne dirus laike. Aro da kaslibroj kuŝis kune kunligitaj per ŝnuro. Do, tia afero mi nomas "aron". Ĝis nun vi povas almenaŭ trovi du "arojn" en la Arkivo.

Kompreneble la tekojn mi devas meti en pli grandaj ujoj, sed ilin ni ankoraŭ ne nomis. Eble mi povas lerni de aliaj dum la KAEST-seminario en Modra-Harmoniá, Slovakio, en Novembro. Aŭ mi simple nomos ilin ujeto, ujo kaj ujego. Ni vidu.