ICK

visa produkter

(De vikipedio): Internacia Centra Komitato, ICK, komence ankaŭ Centra Komitato de la Esperanto-Movado, estis unu el la organoj de la Helsinki-sistemo por unuecigi la neŭtralan movadon. En 1923 oni unuafoje elektis ĝiajn ses membrojn, kun la sviso Edmond Privat kiel prezidanto. Lin sekvis la brito John Merchant en 1928. ICK-ano por administraj aferoj estis komence Gabriel Chavet, kiu rezignis jam en 1924. En 1925 Robert Kreuzfariĝis sekretario (ekde 1930: direktoro).

ICK kunordigis la komunajn taskojn de la movado kiel internacia informado kaj informado en landoj kiuj ankoraŭ ne havis movadon, kaj organizis la Universalajn Kongresojn. Pro la reorganizo de la movado en1932-1934 ĉesis ICK funkcii. UEA fariĝis ĝia jura posteulo.