La bildo montras parafon en libro, de sinjoro Laurén en Jyväskylä.

Multe el la enhavo en la dokumentoj estas ofte ripetataj kaj ofte tedaj informoj, sed okazas ke la okulo trovas frazojn kiu indikas pli grandan, nekonatan mondon.

En la SEF-protokolo de la 28an de Marto 1947 mi trovis frapan novaĵon. La estraro konstatas ke la sveda parlamento decidis laŭ la propono de la registaro aldoni 5000 kr al eduko de instruistoj en Esperanto. Mi ne sciis ke la Sveda ŝtato fakte tiel subtenis Esperanton, per mono. Vere gajiga informo. Kiom estus 5000 kr hodiaŭ?

Malgaje, pli ofte la okulfrapaj eroj temas pri aferoj kiuj tuŝas la finiĝon de vivo. Kvazaŭ la okazo tiel tuŝas la koron de la skribanto, ke la emocioj kaj sentoj donas alian lingvon, alian stilon. La tedeco estas for - vivanta vigleco venis - pro morto. Tio sentas iel renverse, sed eble ni devas esti rememorigataj pri la morto por vere senti kaj esprimi ke ni vivas.

En arkivo de dokumentoj estas neeviteble ne trovi ŝpurojn de morto de tempo al tempo. Ofte estas membro, ne tro bone konata, kun sekva decido de la estraro sendi florojn. Sed unu persono ekinteresis min - sinjoro Soneson en Emmaboda. Ĉi tie troviĝas rakonto.

El la protokolo de SEF la 4an de Oktobro 1946:

"§5   Beträffande Albin Sonesons dödsbo konfirmerade VU under hand fattat beslut att tillskriva Emmaboda Advokatbyrå, att uppsäga hushållerskan fr.o.m den 1 okt., att omedelbart utbetala henne tillkommande del av arvet samt att låta henne få köpa dels Hr Sonesons cykel och dels en av hans kostymer. Då Sonesons bröder icke äro villiga att godkänna det upprättade testamentet, vinner detta ej laga kraft förrän efter sex månader, då auktion kan förrättas på efterlämnad kvarlåtenskap inkl. fastighet. VU bemyndigade Emmaboda Advokatbyrå att uthyra fastigheten på 6 månader."

En protokolo jaron poste, la 24an de Oktobro 1947 mi trovis:

"§   Rapporterades att advokat Erlandsson i Emmaboda översänt preliminär slutredovisning för adjunkt Sonesons dödsbo utvisande i inkomster 36.400 kr. och i utgifter 25.000 kr. Alltså en behållning på 11.400 kr. förutom inkomsterna för försålda böcker, skrivmaskin osv. Likvid kommer att erläggas inom de närmaste 14 dagarna."

Ĉu sinjoro Soneson donacis sian heredon al SEF? Sed kiel la estraro povas "ordoni" al la advokato kion fari antaŭ ol la testamento estas laŭleĝa? Mi scivolemas.

 

 

Ulla vokis min antaŭ du semajnoj kaj menciis ke ŝi trovis enhavoliston por la SEFa arkivo. Tio ja povus esti utila, do ŝi sendis ĝin al mi. Mi antaŭvidis amase da informoj ĉar temis pri dudek paperoj, sed nur temis pri paperaro kun etaj (foje ege etaj) priskriboj de la enhavo en la 36 skatoloj kiujn mi jam traserĉis kaj pritraktis. Se mi nur havus la liston dekomence... Sed pli bone nun ol neniam. Eble...

Dum la lastaj tagoj mi faris la tri jenajn aferojn; provis retrovi "la fadenon" kie mi haltis antaŭ la trisemajna ferio, pripensis kiel uzi la liston de Ulla kaj komencis kontroli kiom mi jam faris komparante la liston kun la Kelo. Skribante tiun ĉi mi estas meze en la dua kaj tria tasko. Vi povas legi sub la menuo "36 skatoloj" pri miaj decidoj kaj planoj.

Povas ŝajni simpla tasko kontroli la rezulton per la listo, sed la enhavo de la skatoloj kaj la enhavo laŭ la listo estas ne tute sinonimaj. "Diversaj matrikloj" en la listo verŝajne estas la klubaj matrikuloj de la jaroj 1942, -43 kaj -44. Plej verŝajne al tiu ero ankaŭ apartenas la Tutlanda registriĝo. Aliaj eroj estas perkome disigitaj kaj mi ne scias ĉu ili apartenas al la sama aktujo aŭ ĉu estas diversaj aktujoj, kaj, ĉar la dokumentoj malofte nomiĝas ekzakte kiel nomataj en la listo, mi ne povas tute certi. Tamen, en unu kazo la listo helpis. Matrikulo por abonantoj de La Espero por la jaro 1925. Mi memoras la dokumenton kaj mi certas ke mi skanis ĝin. Mankis mencio de la jaro en la dokumento, sed nun mi ne povas retrovi la dosieron. Ĉar mi ne donis jaron al ĝi, eble ĝi ne videblas en la filtroj... hm...

Laŭ mia kompreno mi baldaŭ finos la plej gravan parton, nome skani la plej gravajn dokumentojn. Poste mi esploros ĉu indas skani La Esperon. Troviĝas kelkaj eroj de la unuaj jaroj kaj tutaj jareldonoj de 1981-89. Supozeble kelkaj aliaj en la skatoloj nomataj "Diversaj gazetoj". Ankoraŭ troviĝas skatoloj en la kelo de E-G, sed mi ne certas kiuj el ili povas enhavi SEF-dokumentojn. Laŭ onidiro iu (Ulla?) pakis sep skatolojn antaŭ pluraj jaroj kaj sendis al iu oficiala arkivejo, sed ni ne povas trovi materialon de "SEF" en la landa arkivo. Ankaŭ estus prudente peti klubojn sendi malnovan materialon se ili ne scias kiel trakti ĝin. Aŭ - prefere por mi - ke klubanoj volas mem skani kaj aldoni la dosierojn al nia elektronika Kelo.

Pri unu afero mi tamen certas. La skatoloj kun libroj, gazetoj ktp pri kaj en ido (ĝenerale) kaj aliaj planlingvoj kiel novial kaj occidental... vere, ĉu estas la respondeco de la esperantomovado prizorgi kaj arkivi ilin? Kion vi pensas?

En la Arkivo vi povas vidi Arkiva filtro en la liva flanko. Tie vi trovas la unuoj "Jardeko" kaj "Teko".

Jardeko

Mi esperas ke iu trovas tiun ĉi filtroeblecon utila. Ankaŭ eblas serĉi unuopajn jarojn, sed por ĝenerala intereso pri periodo eblas alklaki specifan jardekon. Ero kiu ampleksas pli ol unu jardeko troveblas per ĉiu jardeka grupo kie ĝi apartenas. Ekz. kaslibro de 1939-40 troveblas kaj en jardeko 1930-39 kaj en 1940-49. Do, ne kalkulu la nombrojn inter la krampoj por scii kiom da eroj troviĝas en la arkivo. Tiuj nombroj mensogas.

Teko

La materialo iam estis metita en plastaj sakoj. Ofte ili iel apartenas al la sameca speco da dokumento, sed ne ĉiam. La materialon ni transmetis al paperaj skatoloj, sed dumtempe mi provas teni la materialon kunigitan per la Teko-rubriko. Tio plej verŝajne ŝanĝiĝos kiam mi lernos la ĝustan manieron kaj strukturon.

Ĉiu teko aŭ skatolo venos en pli granda ujo por stokado ie.

La laboro trovi ĉiun svedan Esperantiston komenciĝis jam en 1941 kiam SEF alvokis siajn membrojn ke ili volis fari Tutlandan matrikulon de ĉiu esperantisto, malgraŭ ĉu tiu individuo estis-estas-estos membro de SEF. Eblas legi la alvokon en La Espero n-ro 4 en 1941.

La rezulto estis prezentita en 1944 kaj ni havas tri partojn. Unue estas du paĝoj (n-ro 2-3) de iu matrikulo, due troviĝas listo de SEF-membroj. Tiu konsistas el 14 paĝoj plenplenaj de nomoj. La tria aktujo estas la Tutlanda matrikulo en 50 paĝoj. Ne estas menciite ĉu ĝi enhavas, aŭ ne, la nomojn de jamaj membroj. Eble scivolemulo povus esplori pri tio.

En la parlamenta propono de Carl Lindhagen en 1936, estas menciite ke jam 60 000 svedoj lernis Esperanton, kvankam nur eta ono membras en SEF, nome 1 500 personoj. Inter la dokumentoj lige al la 26a Universala Kongreso en Stokholmo en 1934, troviĝas nomlistoj de unuopuloj kiuj studas. La nombroj estas inter 34-35 mil.

Tio nature starigas la demandon - ĉu la celo estas havi kiom eble plej multe da membroj en SEF, aŭ ĉu la celo estas informi kaj instigi lernadon de la lingvo? Kaj kiel ni mezuras nian sukceson?

 

Ekde la 21an de Majo ni havas pagitan etendaĵon por Arkivo kaj Biblioteko. Ĝi nomiĝas DJ-Catalog2 kaj eblas iri al ilia retpaĝo por trovi dokumentadon pri ĝi ĉe dj-extensions.com.

Traduko de la etendaĵo nepras, kaj svedlingven kaj Esperanten. La laboron oni faru ĉe Transifex.

Nova aldono la 28an de Majo:

Mi proponis ke ni ŝanĝu la tradukon de Produktanto en nia propra sistemo, al Stokejo ĉar estas multe pli interese por ni scii kie troviĝas la libro aŭ dokumento ol kiu iam produktis ĝin, sed post kelkaj diskutoj restas la organizoj kiel "Producer"/"Manufacturer". Dum la skanado ni eltrovis ke fakte pli bonas uzi "produktanton" aŭ eĉ "verkanton" por povi distingi inter la fonto de la informoj. Jam aldoniĝis materialo de pluraj diversaj kluboj kaj venos baldaŭ pli.