La bildo montras parafon en libro, de sinjoro Laurén en Jyväskylä.

Doni bonan nomon al io povas esti simple, sed ni jam konsiderinte diskutis kiel nomi diversajn ujojn en la arkivo.

Dokumento estas "akto", do la loko de pluraj, foje similaj, aktoj estas "aktujo". Mi ŝatas mallongajn nomojn. Live vi povas vidi aktujon. Vi vidas falditan A3-paperon kun enhava noto kaj la ne tute kaŝitaj helbrunaj aferoj estas aktoj tro grandaj por modernaj oficejaj helpiloj.

En la Kelo mi provis fari tiel ke ĉiu dosiero estas unu akto. Mi ja volas ke vi povu retrovi aferojn en iu tenebla nivelo. Ne eblas kopii tutan aktujon kaj nomi ĝin "SEF-kongreso 1944" ĉar tiu nomo vere ne diras ion pri la enhavo. La ebleco retrovi dokumentojn estas centra por la laboro.

Por helpi vin en la serĉo de specifa dokumento, mi kreis aron da kategorioj. Ekzempoj estas Protokoloj, Matrikuloj, Raportoj ktp. Je la unua alvido, oni povus kredi ke la decido pri al kiu kategorio apartenas dokumento povus esti simple, sed troviĝas distingo inter dokumenta tipo kaj dokumenta aparteno. Ekzemple oni povas diri ke matrikulo estas matrikulo, sed kiam temas pri kongresa matrikulo, ĉu la dokumento ne unuavice estas kongresa dokumento, ne matrikulo? Dank' al la diino oni povas meti dosieron en pluraj kategorioj. Tial vi fojfoje povas trovi la saman aferon en diversaj kategorioj. Mia ĝenerala regulo tamen estas meti la dokumenton en la "unuavica kategorio".

Cetere, "dosiero" ne temas pri papero, sed pri la elektronika versio. Eble vi jam komencas kompreni en kiu direkto iras tiu ĉi rakonto... Suden, ĝenerale.

La paperajn dokumentojn mi metas en "tekoj" laŭ ilia aparteno kaj dekomenca arigo.

Foje dokumentoj situas en stranga loko, sed la ĝenerala regulo estas ke mi ne movu ion. Tamen, mi devas disigi kelkajn aktujojn ĉar la enhavo finfine iru al diversaj lokoj.

Foje mi trovas dosierojn en strangaj lokoj. Temas pri miskonservado en la komputilo. Tiam mi devas traserĉi aktujojn por trovi la originalon por scii en kiu teko meti la dosieron. La papero, kiun ni movos al iu fora komunuma aŭ regiona arkivo ie en Svedio, ja devas troviĝi en la korekta aktujo en la elektronika arkivo. Alikaze regos tuta ĥaoso. 

Ne ĉiuj ujoj samgrandas. La grandecoj de la tekoj estas diversaj ĉar la intaj grandecoj de dokumentaj paperoj malsimilas al la nuntempaj standardigitaj papergrandecoj. Bedaŭrinde ni aĉetis tro malmultaj el la pli granda variaĵo.

Kelkaj aktoj eĉ estas tro grandaj por vivi en granda teko. Ekzemple iama kasisto de SEF uzis grandegajn kaslibrojn. Ilin mi trovis en uja tipo kiu ĝis nun ne havas nomon - "banana skatolo" oni verŝajne dirus laike. Aro da kaslibroj kuŝis kune kunligitaj per ŝnuro. Do, tia afero mi nomas "aron". Ĝis nun vi povas almenaŭ trovi du "arojn" en la Arkivo.

Kompreneble la tekojn mi devas meti en pli grandaj ujoj, sed ilin ni ankoraŭ ne nomis. Eble mi povas lerni de aliaj dum la KAEST-seminario en Modra-Harmoniá, Slovakio, en Novembro. Aŭ mi simple nomos ilin ujeto, ujo kaj ujego. Ni vidu.

Alŝutante dosieraron en la aktujo SEF-styrelsen 1945-50 mia okulo kaptis la nomon Soneson kaj mi eklegis. Antaŭ kelkaj semajnoj mi ja skribis ĉi tie pri mia konsterniĝo pri kelkaj notoj el protokoloj pri li.

Evidente li donis siajn postlasaĵojn al SEF kaj SLEA, post kiam lia helpantino ricevis 3 500 kr. Sinjoro P. Ahnfeldt estis elektita respondeculo por ĉiuj kontaktoj rilate la heredaĵon. Laŭ mia memoro proksiumume 11 000 kr estis transdonitaj al la Propaganda fonduso. Kiom estus 11 000 kr hodiaŭ? Ĉu vi scias?

Serĉante informojn pri io tute alia temo, mi stumblis sur la paĝaro openlibrary.org kie anglalingvanoj provas krei virtualan bibliotekon por ĉiu libro en la tuta mondo. Mi nature entajpis "esperanto" en la serĉa kampo. La rezulto: 854 libroj kun la vorto "esperanto" en la titolo. Vi povas mem rigardi: https://openlibrary.org/search?q=esperanto

En tiu retejo oni povas mem aldoni librojn. Oni eĉ povas sendi kopiojn al ili, sed mi ne bone komprenas kiel funkcias tio. La granda malavantaĝo estas ke ne troviĝas la specifan kampon "Lingvo", do ia serĉo de "Esperanto" laŭ temo, titolo, aŭtoro ktp produktas malsamajn traflistojn. Ekz "Esperanto" en temo donis 391 rezultoj en diversaj lingvoj, kelkaj ŝajne nerilataj al la lingvo.

Post iom da plia esploro, ni evidente devas decidi ĉu ni iel aldonu enhavon de la SEFan bibliotekon en la openlibrary-retejon.

Dum longa tempo mi nur skanis kaj prilaboris dokumentojn. Temas pri aro postlasita de Salex (Sven Alexandersson) kiu estraris dum multaj jaroj. Mi volis pretigi la skanadon de la tuta paperaro unue, por bone povi decidi pri kiom fine estu en kiu teko. Sed mi konstatis ke estas tiom da dokumentoj ke mi misiras en miaj propraj dosierujoj en la komputilo. Do, mi komencis publikigi partojn. Sekve mi havos pli da laboro reiri poste por kontroli kaj plenumi la jam nedeciditajn detalojn.

 

Preskaŭ ĉiu skatolo estas pakita per, kiel mi antaŭe notis, ŝnuron kun komplika nodo. Post sukcesa preterpaso de la nodo, la "enrompo" en la skatolon tamen ne estas preta. Ofte la skatolo enhavas grandan, nigran, plastan sakon. Kun dua nodo...

Ĝuste tio estis la kazo de skatolo XXII. En la nigra plasta sako estis aliaj plastaj saketoj, kun libroj. Ĉu ne la skatolo enhavu gazetojn?!

Jes, sed binditaj gazetoj. Ili vere penis por protekti kaj konservi la presaĵojn, tiel ke ili preparis librojn el ili. Nekredeble por ni en la nuna tempo kiam skribaĵo aŭ artikolo estas freŝa varo kvazaŭ lakto. 

La malhelverda, plej supra libro estas Oomoto de 1925 kaj la flavaj de la 50aj jaroj. La plej suba estas La Ponto, la gazeto de la germana movado kaj la resto ŝajne estas SAT-rilataj aferoj. Ĉu iu interesiĝas plu?

Mi komencis legeti la unuajn paĝojn de la "Herezulo". Temas pri herezo kontraŭ la sovetunia versio de komunismo. La lingvo estas vigla kaj entuziasmiga, kaj la historio ricevas freŝan senton. Tio estas ofta afero legante Esperantajn verkojn - la lingvo ne ŝanĝiĝis kaj tial ne en si mem estas baro kiu kontraŭas komprenon de la skribe parolata.

Laŭ mia kompreno, nur la Norda Prismo estas vere interese konservi por ni en la sveda movado. Ĉu iu interesiĝas pri la aliaj libroj/gazetoj?