Skriv ut

Mi konstatas ke temas pri materialo konservita dum jardekoj, sed en pluraj kazoj mi demandas min "kial?". Notu ke estas la arkivo de SEF, Sveda Esperantista Federacio. Oni povus pensi ke la materialo plejparte temus pri aferoj rilataj rekte al la laboro de SEF, ties kluboj aŭ UEA. Tamen, granda kvanto de la skatolaro konsistas el diversaj gazetoj eksterlandaj kaj libroj en kaj pri ido. Ĉu ni lasu fortojn kaj monon konservante tion?

El la 36 originaj skatoloj (bananskatoloj, moviĝskatoloj kaj similaj grandecoj) mi opinias ke indas koncentriĝi kaj konservi la materialon de dek el ili. Sube vi vidas kiujn skatolojn. Eĉ pli sube vi povas vidi liston de aldone dek skatoloj kiuj ŝajne havas erojn interesajn, aŭ por ni mem aŭ por demandi al aliaj organizoj ĉu ili mem konservas aŭ volas rehavi dokumentojn.

Konservindas:

I - Kursoj: ISOSEK, Hermods, Esperanto utan förkunskaper 1-6, Kurso de Ĉe - aldono por gvidantoj. Världsspråksfrågan: radiotranskription, brevväxling, Skolöverstyrelsen, Lindhagens motion od. Lärarkursen 1932: Esperanto i skolorna, "Freden"; Malmgren 1939, Malmgren-pärm 1934.

II - Lundgren 1909-17, Skandinava kongreso 1918, Norda (Balta) kunlaboro 1935-38, Eo handbok, UEA; Malmgren 1931-33 + 1935-36, Rondiranta gazeto, Tradukoj kaj originaloj, Notlibro, Radiopetitionen 1945, Protokoll Stockholma Instruista klubo, Lapplandsbroschyrer, Esperantofrämjandet 1949, SEF: pressinfo, Programarkiv, flygande utställning, Diverse matriklar, SEF- och Eldonareklam.

III - Informoj pri prelegaj turneoj de svedoj kaj eksterlandanoj, La filmo el Kolonjo, Wings over Empire, Promenado tra ĵamoreo, kantoj kaj teatraĵoj, raportoj de kluboj 1943-45.

IV - Ekonomiaj dokumentoj de la UK en 1934. (Ankaŭ en aliaj skatoloj.) Esperanta Turisma Komisiono - ETK 1932-40, SEI kaj la peto al Radiotjänst 1945, abonantoj de La Espero 1925, diversaj leteroj de kaj al SEF 1930-39, Backman-dokumentoj 1905-21. Libroj en kaj pri Ido.

V - Estraraj kaj jarkunsidaj dokumentoj inter 1931 kaj -52.

VI - Kaslibroj de SEF 1908, 1936-42. Propagandafonden 36-40, Ombudsmannafonden 1941.

XIII - Dokumentoj kaj leteroj al SEF 1934 ĝis -49. ETK 1938. Vojaĝo al Britio 1938.

XIV - Kvitancoj kaj dokumentoj de UK-34.

XXXIV - La Espero 1981-89, svedaj broŝuroj pri eo, eksterlandaj broŝuroj pri eo, svedaj turistaj broŝuroj en eo, mallongaj teatraĵoj en eo.

XXXVI - Malnovaj UK-afiŝoj, afiŝoj de prelegturneoj, testoj de svedaj varbiloj por eo.

 

Esplorindas:

VII - Malnovaj eo-gazetoj de diversaj jaroj.

VIII - Malnovaj eo-gazetoj de diversaj jaroj.

X - Malnovaj eo-gazetoj de diversaj jaroj. (Svensk världsspråkstidning 1910-50)

XV - Eltondaĵoj de gazetoj.

XVI - Eltondaĵoj de gazetoj.

XVII - Svensk världsspråkstidning k.s.

XXII - Biblioteko de Ihrborn: Eo-gazetoj Herezulo, Jolanda pioniro, Norda prismo, Nova epoko, Oomoto, Ponto, div jaroj inter 1918 kaj 1961.

XXIV - Biblioteko de Ihrborn: Eo-gazetoj binditaj. Esperanto, La Espero 1922-23 kun La Lumturo 1923, Internaciisto, Sennacieca revuo, Suda stelo, Vojo vero vivo, de div. jaroj inter 1922 kaj -60.

XXX - Biblioteko de Ihrborn: Gazeteltondaĵoj 1931-39.

XXXI - Biblioteko de Ihrborn: Div libroj kaj kajeroj pri filozofio, politiko, religio, higieno. Kelkaj eksterlandaj vortaroj. Biblioteko de sennaciulo, Norsk esperantoblad, internacia kulturo.

Kategori: Fontoj
Träffar: 1009