La bildo montras parafon en libro, de sinjoro Laurén en Jyväskylä.

Ne plu bezonatas fizikan lokon en centra Stokholmo por nia eta sveda movado. Jam plurfoje dum la lastaj 10-15 jaroj estraroj decidis fermi la oficejon, sed ĝis nun la decido ne estis aktualigita. Pro tio ni devas movi pliajn arkiveblajn/-endajn/-indajn aferojn ien.

Ni luos la oficejon en Vikingagatan 24 ĝis la 31an de Aŭgusto 2017 kaj sekve devas movi librojn, dokumentojn, gazetojn kaj diversajn objektojn al alia(j) loko(j) aŭ simple forĵeti aĵojn. Dum la printempo 2016 ni forvendis malnovajn librojn al membroj kaj aliaj interesitoj. Kaj la intereso kaj la enspezo estis pli granda ol anticipe. Tamen restas multe, kvankam pluraj titoloj ekzistas plurope. Se neniu volas ilin, ni simple devos forĵeti la ekstrajn kopiojn. Bonvolu kontakti Ulla Luin se vi interesiĝas pri (plia) aĉeto. Por trankviligi vin, ni jam forsendis skatolojn al Vieno kaj ni trarigardas la librojn por konservi la plej interesajn kopiojn.

Dum la vintro ni decidis serĉi eblan alternativan, ne tro kostan lokon por stoki la plej gravajn dokumentojn kaj librojn. Ĝi estu loko proksime al facilatingebla stacidomo ie meze inter Stokholmo kaj Gotenburgo, kie ni povos prilabori, skani kaj paki la aĵojn por longedaŭra stokado. Se vi havas proponon de iu loko, bonvolu kontakti la estraron de SEF.

 

Hodiaŭ estas la oficiala lasta tago de la projekto. Estas vendrede la 27an de Marto 2015. La projekto oficiale finiĝas la 30an de Marto, sed restas al mi unu libera tago. Malgraŭ tio, mi verŝajne foruzos la semajnfinon

Hodiaŭ mi aldonis la 500an eron al la arkivo. Tio signifas ke unu el miaj propraj celoj de la projekto plenumiĝis. Dum la sekvaj semajnoj kiuj restas, espereble

Aŭtune 1932 la nacia radia servo "Radiotjänst AB" kontaktis la esperantofedercion SEF por peti ilian partoprenon en serio da prelegoj kaj fina granda diskuto pri la "Mondlingva demando". Pro spertoj de aliaj, ili unue neis la inviton, sed Radiotjänst pli urĝe

Hodiaŭ mi venis al arkivigita ero numero 450.